Friday 8 October 2010

Norman Wisdom

Norman Wisdom estis tre fama aktoro kaj komedisto. Li mortigxis lastatempe agxa 95.

Por gxui kanton de li bv. iru al youtube.com kaj tajpu "norman wisdom dont laugh at me"

* * * *

Li diras "Ne moku min" (nun li komencas kanti)

"Mi ne estas bela, mi ne estas tre lerta, eble mi estas malsagxa, sed mi havas koron.

Mi amas la florojn, mi amas la sunon,

Sed kiam mi provas ami knabinon, ili mokas min kaj forkuras.

Ne moku min, cxar mi estas malsagxulo; mi scias ke estas vere - mi estas malsagxulo.

Neniu sxajnas zorgi, mi donus la mondon por dividi mian vivon

Kun iu kiu fidel-amas min.

Mi vidas cxies ekamon - sed mia bonsxanca stelo sinkasxas supre.

Iutage eble mia stelo ridetos sur mi,

Ne moku min cxar mi estas malsagxulo."

No comments:

Post a Comment