Monday 8 November 2010

Kanto "Felicxo" Ken Dodd

Jen Ken Dodd, fama brita kantisto kaj komedisto:

"Felicxo"

Felicxo, felicxo, la plej bona donaco, kiun mi posedas
Mi dankas la Senjoron, ke mi estas benata
Per pli ol mia porcio de felicxo.

Al mi ti cxiu mondo estas mirinda loko
Mi estas la plej felicxa homo en la tuta homaro
Mi ne havas argxenton kaj mi ne havas oron
Sed mi havas felicxon en mia animo.

Felicxo al mi estas oceantajdo,
Sunsubiro paligxante sur montflanko
Grando Cxielo stelplena supre
Kiam mi estas en la brakoj de mia amato.

Felicxo, felicxo, ktp.

Felicxo estas agro da greno,
Turnante la vizagon al la falantan pluvon
Mi vidas gxin en la sunbrilo, mi sentas gxin en la aero,
Felicxo, felicxo cxiuloke.

Sagxa maljunulo iufoje diris al mi:
"Felicxo estas mens-stato
Kiam vi mezuras sukceson de homo
Ne kalkulu monon, kalkulu felicxon."

Felicxo, felicxo, ktp (dufoje)

Mi havas pli ol mia porcio de felicxo!

No comments:

Post a Comment